0021-03-31

Tre grava brazila esp-isto Ivo Pinto Magalhães Forpasis.... T_T

De kiam mi komencis Skajpon, mi denove povis renkontiĝi kun Celumio, poste kun Onklo Lee, Karesema... K mi ekamikiĝis kun s-ro Ivo Pinto Magalhães..... Li havis specialan voĉon k li ofte tradukis brazilajn kanzonojn en Esperanto el la Portugala.... Feliĉe la lastan jaron mi povis viziti lin per helpo de s-ro Celso Tinta, kiu de longe estas mia amiko en Orkut k Mesenĝilo k aliaj. Jam en tiu tempo li iomete malsaniĝis k en-elhospitaliĝis ofte... Celso ofte sciigis la sanstaton de Ivo....... Sed li jam ne estas en nia Esperantio.....

Mi esperas, ke venontjare aŭ poste mi povus viziti Tres Rios k povus viziti lian tombon aŭ altaron....... Mi elkore kondolencas al li..... Mi perdis tre gravan brazilan amikon......skajpanon........

Kun Ivo kaj Celso!
Kun Ivo kaj Celso!
de maldekstre la 2a ;Ivo Pinto, Mi, dekstre Celso Tinta

0020-12-10

Forpasis kanzonkomponinsto de "La Printempo de Norda regiono" 北国の春



Certe multaj precipe ĉinoj konas la kanzonon 北国の春. Tiu kanzono estas tre konata en Ĉinio rilate al la amikeco de Nipono! Kvankam limo estas pri la historio, sed al kanzonoj k muzikoj ne estas landlimoj. Multaj ĉinoj konas la kanzonon Kitaguni-no-haru( La printempo de la Norda regiono) La kreinto ENDO Minoru forpasis pro malsano. Ni perdis tre gravan melodio-komponiston. Bv aŭskultu por la kondolenco !
Li komence aperas k muzikas pianon por la kantisto! Klaku la suban ligilon!
jp.youtube.com/watch?v=V5N2b_-A8SQ&feature=related

0020-07-06

Iama UEA-Prezidanto d-ro Lee Chong-Yeong forpasis...


La 4an de julio en tiu ĉi jaro granda ŝoko venis al mi. En nipona retpoŝtaĵa sendbabilejo iu esp-isto subite sciigis pri la forpaso de d-ro Lee Chong-Yeong... Poste mia korea amiko Ombro sciigis pri la funebra ceremonio de d-ro Lee Chong-Yeong kaj poste mi sendis kondolencan mesaĝon al Ombro en Pusan. Kaj en Skajpo mia korea amiko Nema petis min, ke mi sciigu, ke multaj esp-istoj sendu kondolencajn mesaĝojn al Korea Esperanto-Asocio (KEA) kea@esperanto.or.kr (fakte la retadreson mia korea amikino Ebla sendis)! Do mi organizas skribkonferencon de Skajpo ĉiun tagon, kaj mi ŝanĝis titolon kaj skribinte pri la forpaso de d-ro Lee Chong-Yeong kaj mi aldonis retadreson de KEA, por ke multaj skajpanoj pli rapide povos sendi kondolencajn mesaĝojn al KEA kaj jen mi nun skribas en mia blogo pro lia forpaso.....

Li estas la 2a iama prezidanto de UEA el Azio. Do, kompreneble ĉiuj landaj esp-istoj havus grandan bedaŭron kaj ŝokon, sed precipe por Azianoj, niponanoj, ĉinoj, ja koreanoj estas grandaj ŝokoj, ke ni perdis gravan personon.... Kompreneble ĉiuj homoj iam devas forpasi kaj ankaŭ mi iam mortos... sed mi ne estas grava esp-sto, sed li estas grava esp-isto en nia Esperantio, kaj Nipona aĉa registaro iam lernigis la niponan lingvon al li kaj krome ŝanĝigis la nomon al alia kiel tipe nipona nomo... Li sufere travivis en mia lando, sed li neniam plendis pri la mondhistorio kiel mia proksima amiko s-ro Lee Hyun-Hee.....


Mi elkore kondolencas pro lia forpaso, kaj mi kore deziras, ke li instruu Esperanton super la ĉielo! Koreio... tio estas plej proksima lando por precipe la insulanoj en Kjuŝu en Nipono.... Koran dankon , d-ro Lee pro lia aktiva agado por Esperanto!

0020-06-23

La 21a de jun.-08 en Parolu,Mondo!

Saluton karaj,
Ĉu vi scias, ke antaŭ 100jaroj, do la 1908-jara multaj niponanoj venis al Brazilo por migri en Brazilon! Kaj jen ĉi jare Nipono akceptas la jubilean 100jariĝon! Kaj mia brazila amkino Mirna bone parolas pri la historio! Mi vere dankas al ŝi! Mi estas feliĉa, ke Brazilo kaj Nipono havas tiel grandan amikecon kaj jam nipon-devenaj brazilanoj multe estas en Brazilo! Do bv. miaj karaj , legu la paroladon de Mirna! Ŝi permesis kopii ĝin! Tsukuru(Faro)


Saluton, kara aŭskultanto! Ĉiam estas feliĉa momento retrovi vin en nia radio-programo! Koran dankon pro via amikeco kaj akompano al nia laboro! Per la elsendo de Rede Boa Nova, en San-paulo, Brazilo kaj ĉe parolumondo.com, komenciĝas “Parolu, mondo!”
En la 18-a de junio estis grava festo tie ĉi en Brazilo. Lasu, ke mi rakontu al vi la kialon! En la 18-a de junio 1908, frumatene, alvenis al la haveno de la urbo Santos, en la ŝtato San- Paulo, la ŝipon “Kasatu maru”.Tiel vojaĝis en Brazilon cent sesdek kvin japanaj familioj, pli ol sescente homoj, por eklabori en la kafo-plantejoj de la ŝtato San-paulo. Kaj en la sinsekvaj 7 jaroj, alvenis al Brazilo iom pli ol 15.000 niponaj famillioj. Post la eksplodo de la unua mondmilito, en 1914, la nombro da japanaj rifuĝintoj alvenintaj al Brazilo daŭre kreskis. Nuntempe oni agnoskas, ke en Brazilo enestas la plej granda nipona kolonio for de Japanujo; kaj 75 procento de tiuj japanaj familioj daŭre vivas en la ŝtato San-paulo, el kie elsendiĝas nia radio-programo. Do ial kaj iel Brazilo fariĝis la dua hejmo de la japanoj! Tial hodiaŭ “Parolu, mondo!” faras tiun simplan sed elkoran omaĝon al la 100-jariĝo de la alveno de la unaj japanoj al Brazilo kaj per brakumoj kaj kisoj nia programo omaĝas siajn japanajn geaŭskultantojn, kaj ili estas multaj, koran dankon! Mi brakumas kaj kisas elkore niajn geamikojn el la blindula societo! Kara Mimi, dankon pro via amikeco al nia programo! Tsukuro…bonan vojaĝon en Brazilon!Kara Bonulo, brakumon! Bonulo elsendas de Dua Vivo per tre ĉarma eta radioaparato nian programon… do brakumon kaj kison al niaj japanaj geaŭskultantoj!
Kaj dum tiu ĉi semajno estis inter ni en Brazilo la reĝido de Japanujo, la Princo Naruhito, kiu estas simpatia kaj afabla homo. Okazis tre gravaj ceremoniaj zorgoj dum la prepariĝo en la Brazila parlamento; ili ricevis rekomendojn ne manpreni al la princo (tio ja estas kutimo en Brazilo. Oni manprenas, kisas vange kaj foje brakumas dum konatiĝo); ne rigardi la princon okulen, kliniĝi respektoplene, ktp…kaj kio okazis? Bone, la princo Naruhito ĉiam ridema kaj milda estis la unua kiu etendis la brakon al ĉiuj brazilaj parlamentanoj. Li manprenis ĉiujn politikistojn kaj rigardis al ĉiuj en la okulojn…li eĉ manĝis nian sudabrazilan “ĉuraskon”, kiu estas “ĉurasko”? Estas rostitaj bovaĵoj, … do okazis vera etoso de amikeco inter la landoj. La samon mi proponas nun per la ondoj de nia radio-programo! Amikiĝo!Kaj feliĉe la brazilanoj havas inter si tiajn homojn, kiaj la japanoj, kiu estas bravaj, animfortaj, nevelkemaj, tradiciaj, sed ĉiam mildaj, ridamaj, paciencaj, kaj kapablaj venki ie ajn, kie ili estas! Bravuloj! Dank’ al tiu nipona alveno, ekzemple, nia lando lernis kiel disvolvigi la kamparan vivon per plantado de vegetaĵoj, fruktoj, rizo…ktp…
Mi planis elsendi esperantan muzikojn registritan de japanoj por signi tiun omaĝon sed bedaŭrindege mi trovis neniun artiston, kiu respondus al tiu mia peto. Fakte mi kontaktis du japanajn artistojn unu kantistinon kaj unu kantiston sed ne alvenis respondo…do..mi finas tiun omaĝon per tradicia japana folklora elmontro: la tamburado! Belega! Mi amas tion! “Taiko”… certe mi misprononcas la vorton…parodonu al mi mian nekapablecon paroli japane …sed … verdire la sonoj de tiom da kunigitaj tamburoj allogas min. Io en mia animo vekiĝas, kiam mi aŭskultas tiajn sonojn!Do omaĝe al nia amikeco – Brazilo kaj Japanujo - mi salutas vin per la tonoj de la sonoj de taiko!

0020-06-18

Ankoraŭ malgrandaj tertremetoj daŭras... T_T


Karaj, vi scias, ke granda tertremego atakis en la norda parto de Nipono. Kompreneble la mortintoj ne estas tiel multaj kiel Ĉinio.... Ĉar ĝi ne atakis grandegajn urbegojn kiel Kobe , Osaka, Kjoto aŭ Tokjo, Ĉiba, Saitama, Kanagawa.... Do la loĝantoj estas tre malmultaj en tiu regiono... Sed tamen ili ne bone povas veturi sur vojoj kaj ili ne povas uzi akvojn kaj elektrojn. En iuj partoj loĝantoj loĝas en samaj lernejoj aŭ iuj kostruaĵoj. Imagu, multaj montoj estas hakitaj, kvazaŭ ĝi similas al brazila akvofalo Iguacu! Subite montoj malaperis.. kvazaŭ vi estas manĝanta kukon. Ĉu vi komprenas mian diron? Vere terura katastrofo.... Multaj iomete mense estas malsanaj, ĉar ili ne private povas agadi, sed multaj devas kunloĝi en samaj lokoj sen propraj ĉambroj.....

Por konstrui novajn vojojn kaj elektrojn kaj akvotubojn kaj aliajn, oni bezonas multe da tempo! Mi esperas, ke ĉiuj landanoj helpu ilin, kiel Niponanoj iris al Ĉinio por helpi ĉinojn samkiel homojn! Mi forte deziras, ke en helpo estas SEN LIMO kiel Espwerantio!

Tsukuru(Faro)

0020-06-14

Granda tertremo ankaŭ en la norda parto en Nipono!

Kiam mi skribe estis parolanta kun Luis Guilherme, subite televido sciigis al mi, ke granda tertremego okazis en la norda parto de Nipono, la tertremego devenas de gubernio Iwate. Kvankam mi loĝas en tute suda parto, sed por mi granda ŝoko kiel la tertremego en Ĉinio. Ŝjane, la grado estas pli forta kontraŭ la katastrofo en Ĉinio, la grado estas 7, sed en Ĉinio la tertremego atakis vertikale. Vertikala skuiĝo pli danĝera ol la horizontala! Jen memoru, ke en urbego Kobe la tertremego skuiĝis vertikale kaj multaj viktimoj aperis post la katastrofoj.... en Ĉinio ankoraŭ oni suferas....
Jes, la grado 7 en gubernio Iwate, sed la skuiĝo ŝajne estas horizontale... Sed kompreneble viktimoj kaj vundistoj kaj aliaj aperis.... Kelkaj personoj devis esti en liftoj dum 40 minutoj..... Mi esperas, ke multege da mortintoj ne aperu.... Tio ja okazis en Ĉinio......
Mi kore kondolencas al la mortintoj kaj mi kore deziras resaniĝon al vunditaj loĝantoj!

0020-06-11

Pardonon pro mia longa silento!


Saluton karaj amikoj,

Mi de longe ne skribis en mia blogo. Kaŭzo estas. Mia dekstra okulo estas operaciita la lastan decembron je la 2007. Kaj post la operacio mi ne povis tuj akiri okulvitrojn. Per receptoj de mia kuracistino mi mendis kelkajn okulvitrojn, sed ĉio ne bonorde iris... Nun mi finfine akiris bonajn okulvitrojn por vidi hejmpaĝojn kaj uzi komputeron. Fakte mi ankoraŭ iomete havas problemojn, ĉar mi ankoraŭ vidas aferojn duoble. Sed mia kuracistino diras, ke miaj okuloj pli boniĝis, pro tio, mi pli klare vidas aferojn duoble.... Kvazaŭ sunokulvitroj miaj lensoj ekhavas pli densajn blukolorajn lensojn. Kaj mi eksciis, ke fortakj koloraj lensoj pli efikas por haltigi mian maldekstran skuiĝintan okulon. Oni tuj pensas, ke mi uzas sunokulvitrojn, sed fakte ne... fakte por kuracado..... Iu konata profesorino Uĉida inventis tiun koloron por mia malsano. Kaj pli fortaj koloraj lensoj tre efikas al mi! Do, mi uzas ĝin kaj oni ne bone povos vidi miajn okulojn.... Sed jen mi denove aperas en mia blogo! Tsukuru(Faro)