0019-09-24

Pri la renkontiĝo kun Mario Menezes en la UK!


La renkontiĝo kun Mario J. de Menezes


Saluton karaj, fakte mi ankoraŭ volas skribi pri la bela vojaĝo al Brazilo! Mi ne multe montras al vi, kiel mi vojaĝis kaj kiujn urbojn mi vojaĝis en Brazilo! Do permesu min, mi poste absolute pli multe skribos! Iuj amikoj diris al mi, kial mi ne skribas pri la UK? Sed mi unue flugis al Brazilo, kaj nereveninte hejmen rekte mi estis en Yokohama por la 92a UK en Yokohama. Feliĉe, mia fratino loĝas en Yokohama, pro tio, mi ne bezonis hotelon! Sed mi ne povis reveni al hotelo kun esp-istoj. Sed mi estas tre feliĉa, ke mi povis konatiĝi kun multaj amikoj, kaj mi renkontis multajn skajpanojn en la UK. Domaĝe, kiel antaŭa UK, mi ne bone decidis la tagon de kunsido de skajpanoj, mi ne bone povis organizi la kunsidon. Sed mi ekkonis ankaŭ novajn skajpanojn kaj kompreneble amikajn skajpanojn!

Nu, do se mi parolas pri la UK en Yokohama, mi vere devas prezenti al vi s-ron Mario J.de Menezes. Li nuntempe laboras en la Brazila konsulejo en urbo Nagoya en Nipono. Li multe zorgis por akiri vizon al Brazilo! Li ĉion zorgis por mia vojaĝo al Brazilo! Feliĉe, kiam mi parolas kun mia korespondanto Benedicto Silva(Brazilo) , Mario venis al mi! Kun granda ĝojo kaj dankemo mi forte ĉirkaŭbrakis lin en la kongresejo. Li venis kun kelkaj japandevenaj brazilanoj, kiuj nun laboras en urbo Nagoya kaj eble Mario instruas Esperanton al ili.

Mario multe zorgis ne nur pri vizo, fakte se aliaj ne nuligus mian enlandan bileton en Brazilo, lia amiko gastigus min en Salvador. Sed bedaŭrinde mi ne povis iri tien. Sed mi vere dankas al li, ĉar se li ne estus, mi ne certe tiel facile povus akiri vizon!

   De antaŭ la vojaĝo al Brazilo mi kaj Mario konatiĝis kune en Skajpo kaj mi ofte babilis kun li per skajpo!

Bedaŭrinde venontjaron li forlasos Niponon pro la konsuleja laboro, sed poste li eble irus al Anglio por labori....

Mi esperas, ke Mario denove povas helpi min por vizo al Brazilo! Kara Mario, mi dankeme sendas fortan brakumon! Jen estas li , kiu staras maldekstre! Ankaŭ mia franca blinda skajpano Philippe staras inter Mario kaj mi! Via Tsukuru