0019-10-19

La partopreno en la 39a Korea Esperanto-Kongreso


La 12an frumatene mi forlasis mian domon por flugi al Seŭlo, kie la 39a Korea Kongreso okazis. Kiel antaŭe mia korea amiko s-ro Lee Hyun Hee kaj s-ro Lee Jungkee aranĝis mian planon de la restado en Koreio. Do, kompreneble sen hotelo kiel ĉiam.

Mi flugis el Fukuoka per flugkompanio Asiana je la 12:00. Koreio estas tute najbara lando, precipe por mi estas tre kaj pli proksima ol al Tokjo. Al Tokjo mi bezonas 2 horojn, sed al Seŭlo estas 1:20. Kaj multaj kulturoj venas al mia insulo Kjuŝu el Koreio. En mia insulo Kjuŝu restas multaj historioj kaj vortoj kaj la kulturoj pri Koreio, Ĉinio, Nederlando,Hispanio k Portugalio. Kelkaj tiaj landaj vortoj kaj kutimoj ankoraŭ estas uzataj....


Se mi ne renkontus s-ron Lee Hyun Hee en Skajpo (Skype www.skype.com/ ), karesa nomo estas Onklo, mi ankoraŭ ne vojaĝus Koreion...... Dum la mondmilito mia lando restigis kruelajn militojn al koreanoj kaj ĉinoj kaj aliaj landanoj.... eĉ kiel vi scas pri atako de Perlo Golfo al Usono.. Do, kiam mi partoprenas la UK-n, ofte ĉinoj kaj koreanoj venas por plendi pri la historio de la mondmilito... kvankam esp-istoj estas amikaj...... Do, mi nenion povas solvi pri iliaj plendoj laŭ la historio de la mondmilito..... Ĉar mi ne naskiĝis kiel niponano ŝatante.....

Sed Onklo diris al mi per Skajpo; Esperanto estas Esperanto, la historio estas la historio. Do mi decidis vojaĝi al Koreio por renkonti miajn karajn koreajn amikojn, precipe Onklon kun s-ro Lee Jungkee kaj Salo.

Kiam mi atingis en flughaveno Ichon, Onklo venis por kapti min kaj li gastigis min en sia komapara domo, kiu estas iomete malproksime de Seŭlo.

Malfeliĉe, aŭ ĉu mi estas stulta, sekvintan tagon, la 13an de oktobro la hundo de Onklo saltis kaj disŝiris mian pantalonon. Ĝi estas tre sovaĝa. Mi ne pensis, ke ĝi tiel estas sovaĝa. Poste Onklo simpatie aĉetis pantalonon al mi!

Do ŝanĝinte pantalonon al aparta, mi kaj Onklo kune iris al la Kongresjo, Fremdlingva Universitato. Antaŭ la veturo, mi telefonis per portebla telefonilo de Onklo al Salo, kiu gastigis min antaŭ la antaŭlasta jara Korea Kongreso. Kaj kiam mi atingis en la Kongresejo, mi tre surpriziĝis, Salo venis al la Kongresejo kaj ŝi decidis la partoprenon de la Kongreso pro mia veno al Seŭlo. Mi estis tre ĝoja rerenkonti ŝin! Ŝi ne partoprenis la antaŭlastan kongreson, kvankam ŝi kondukis min al la Kongresejo kun la edzo Maro. Salon mia brazila amiko Carlos Alberto Ferreira Silva(Bel) bone konas kaj Onklo konas Vitor Luiz-n en Serra. Mi konas ambaŭ kaj mi renkontis ambaŭ en la urbo Vitoria en Brazilo!

S-ro Kawaniŝi venis kiel ĉiam kaj li ĉi foje prelegis en Korea Esperanto-Kongreso. Mi povis renkonti multajn konatajn koreajn amikojn, mi vere dankas al Onklo!

La 14an, bedaŭrinde mi kaj Onklo tre malfrue atingis la Kongresejon, do preskaŭ estis ferma kunsido, sed tamen mia laboreto restis... Mi devis propagandi pri DVD-j de Gerda Malaperis kaj precipe pri DVD La Patro.

La 14an vespere s-ro Lee Jungkee kondukis nin al la kafejo de LaŭliAn. Li bonege povas paroli la niponan lingvon, ankaŭ la edzino! Mi povis tranokti ĉe ili kaj mi pasigis tre agrablan tempon ĉe ili. Laŭlian montris tre belajn niponajn kanzonojn kaj li verkis pri la niponaj kanzonoj je niponlingvo kaj korelingva libro!

Sed mi iomete surpriziĝis..... En mia lando, precipe la popolkanto estas tipe gubernia Kumamoto, nomata Itsuki no Komori-uta. Ĝi vere estas kruela poezio, sed la kanzono estas tre amata de multaj niponanoj. Li diris, ke niponanoj ŝtelis el korea melodio. Oni nun skribas mian urbon per ĉinaj ideogramoj "urso-libro" . Sed fakte komence nia gubernio nomiĝas Higo, ĉar antaŭe estis 9 gubernioj dum samuraja periodo.Pro tio, oni diras mian insulon; 9 gubernio=Kjuŝu. Sed poste oni ekuzis tute alian ĉinan ideogramon por montri Kuma-n. Nun oni ekuzas la ĉinan ideogramon "Urso"-n. Li ne estas kulpa, sed nun multaj koreanoj havas tiajn malbonajn legendojn, mi vere ŝokis.... Ili ne vere scias, kiamaniere kaj de kiam ni ekuzis ĉinajn ideogramojn "urso" por montri Kuma-moto(Kumamoto)-n,malgraŭ la nomo de gubernio Kumamoto poste naskiĝis. Mi iomete timis pri la lernado de la historio de mia lando en Koreio.... Mi pensis, ke Takeŝima certe apartenas al Koreio, sed laŭ la malbonaj historiaj pensoj de koreanoj mi ekdubis tion......inverse.....

Sed Laŭlian vere estis simpatia persono kaj bonkora, se mi povus, mi denove volas renkonti lin! Sed Nipono devigite kaj malbone lernigis la niponajn al multaj pli aĝaj koreanoj, vere tio estas malĝojaj aferoj por mi....

La 15an mi devis iri al alia Universitato kun s-ro Lee Jungkee. S-ro Lee Jungkee instruas Esperanton en kelkaj lokoj kaj Universitatoj. Mi devis respondi al la demandoj de la lernantoj. Hmm ĉiuj knabinoj tre mallaŭte demandis, pro tio, mi ne bone komprenis la demandojn. Sed ĉu ĉar koreaj virinoj havas tiel ĉarmajn kaj hontemajn voĉojn, tial multaj niponaj junuloj amas la karakterojn de koreaj aktorinoj??????

Sed mi rimarkis, ke ankaŭ koreanoj havas problemojn je prononcoj, v, ŝ, ĝ, ĵ, z kaj c Kaj krome kiel niponaj esp-istoj vokalojn tre mallonge prononcas. Ne nur estas problemoj de niponaj esp-istoj, ĉiuj landanoj ŝajne havas problemojn..........

La 15an min ,kromnomoj, Sonĝanta kaj Juna kondukis al tipe korea restoracio, la supo de la gusto estas tre pikita. Sed tamen mi ne havis problemon pri la gusto. Kaj Sonĝanta kunportis panon kaj kafon kaj aliajn por sekvonta taga mateno. Mi sole dormis ĉe ŝia infanĝardeno, kiun Sonĝanta posedas. Kvankam mi estis tre sola, sed tamen estis tre agrabla tempo!

Ankaŭ la 16an mi devis iri al alia Universitato kun iu nipona esp-istino por respondi al demandoj de la lernantoj de s-ro Lee Jungkee. La lastaj klasanoj havas pli bonajn demandojn kaj altnivelajn demandojn. Mi vere estas kontenta, ke mi povis sciigi, kiel Esperanto estas utila kaj kompreneble mi sciigis, ke mi vojaĝis ankaŭ Brazilon antaŭ la UK! ^o^

Post la fino de parolado en la Universitato ĉe s-ro Lee Jungkee, Onklo venis por kapti min. Mi petis al Salo, ke mi volas tranokti ĉe Salo la 16an vespere. Do mi kaj Onklo denove renkontis Salon, kaj Salo kondukis min al la nova Esperanta grupo, kaj ni multe babilis kun aliaj esp-istoj kun Onklo, Salo kaj aliaj. Mi manĝis tipe similan niponan frititan terpomaĝon dolĉan.

Do mi disiĝis kun Onklo kaj mi iris por tranokti ĉe Salo. Kiam mi devis iri al la aprtamento de Salo, hazarde ie la filo Ondo atendis nin kaj li enaŭtomobiliĝis kaj Salo kondukis al restoracio de kokaĵo por mi. Mi manĝis tre bongustan manĝaĵon. Kaj ĉe Salo mi multe povis skajpi kaj mi bone povis ripozi ĉe ŝi!

Do la lastan tagon. Por ke mi perdis maldikan vestaĵon, Salo kondukis min al policejo. Dankon Salo!

Do poste mi devis enbusiĝi por iri al flughaveno Ichon. La buso rekte iris al la Internacia flughaveno.

Kiam mi enaviadiliĝis, por adiaŭi al Onklo kaj Salo, mi telefonis per mia portebla telefonilo!

Dankon miaj gastigintoj, sed precipe al Onklo! Se mi ne konatiĝus kun vi, mi certe ne povos scii, kiel Koreio estas bela kaj ĉarma lando! Se mi povus venontjare al Pusan?? Se jes, mi denove volas vojaĝi al Seŭlo! Dankon, Onklo, s-ro Lee Jungkee, LaŭliAn, Sonĝanta, Salo kaj aliaj koreanoj! Ĝis la venonta!

en la foto; de dekstre s-ro Iŝikawa, Mi, Onklo en la 92a UK en Yokohama