0020-07-06

Iama UEA-Prezidanto d-ro Lee Chong-Yeong forpasis...


La 4an de julio en tiu ĉi jaro granda ŝoko venis al mi. En nipona retpoŝtaĵa sendbabilejo iu esp-isto subite sciigis pri la forpaso de d-ro Lee Chong-Yeong... Poste mia korea amiko Ombro sciigis pri la funebra ceremonio de d-ro Lee Chong-Yeong kaj poste mi sendis kondolencan mesaĝon al Ombro en Pusan. Kaj en Skajpo mia korea amiko Nema petis min, ke mi sciigu, ke multaj esp-istoj sendu kondolencajn mesaĝojn al Korea Esperanto-Asocio (KEA) kea@esperanto.or.kr (fakte la retadreson mia korea amikino Ebla sendis)! Do mi organizas skribkonferencon de Skajpo ĉiun tagon, kaj mi ŝanĝis titolon kaj skribinte pri la forpaso de d-ro Lee Chong-Yeong kaj mi aldonis retadreson de KEA, por ke multaj skajpanoj pli rapide povos sendi kondolencajn mesaĝojn al KEA kaj jen mi nun skribas en mia blogo pro lia forpaso.....

Li estas la 2a iama prezidanto de UEA el Azio. Do, kompreneble ĉiuj landaj esp-istoj havus grandan bedaŭron kaj ŝokon, sed precipe por Azianoj, niponanoj, ĉinoj, ja koreanoj estas grandaj ŝokoj, ke ni perdis gravan personon.... Kompreneble ĉiuj homoj iam devas forpasi kaj ankaŭ mi iam mortos... sed mi ne estas grava esp-sto, sed li estas grava esp-isto en nia Esperantio, kaj Nipona aĉa registaro iam lernigis la niponan lingvon al li kaj krome ŝanĝigis la nomon al alia kiel tipe nipona nomo... Li sufere travivis en mia lando, sed li neniam plendis pri la mondhistorio kiel mia proksima amiko s-ro Lee Hyun-Hee.....


Mi elkore kondolencas pro lia forpaso, kaj mi kore deziras, ke li instruu Esperanton super la ĉielo! Koreio... tio estas plej proksima lando por precipe la insulanoj en Kjuŝu en Nipono.... Koran dankon , d-ro Lee pro lia aktiva agado por Esperanto!