0019-08-29

La vojaĝo al Brazilo - BKE



Saluton karaj,


De kiam mi estis 10 aĝa, mi tre interesiĝis al Brazilo! Ekuzante Skajpon (senpaga telefono per komputero www.skype.com/ ) kaj Orkut-n mi konatiĝis kun multaj brazilanoj, kaj ili invitis min por gastigi min kaj prelegi en Brazila Kongreso de Esperanto(BKE). Kompreneble poste Universala Kongreso okazis en Yokohama, sed mi antaŭe estis en Brazilo dum preskaŭ 2 monatoj! Poste ne reveninte hejmen el Brazilo, mi estis en la UK en Yokohama kiel la helpanto de la UK. Do mi volas komence paroli pri BKE k mia brazila vojaĝo kaj poste mi volas paroli pri la UK.

Brazilo vere estas varma lando, ne nur lando, sed landanoj! Multaj brazilaj esperantistoj varme akceptis min, kaj mi estas tre ĝoja, kiam mi partoprenis en Brazila Kongreso (BKE) , ĉar mi konis multajn brazilajn amikojn en Orkut! Kvazaŭ ne estas unuafoja partopreno! Multaj miaj Orkut-amikoj kaj ankaŭ skajpanoj venis por ĉirkaŭbraki min amike! ^o^ Vere estis grandega ĝojego al mi! Eĉ amikoj, kiujn mi ne bone sciis en Orkut, ili bone memoras min kaj amike ili ĉirkaŭbrakis min!

Kvankam iu manĝigis min danĝeran frukteton "Pequi" Pekion ( ĝi havas danĝerajn dornetojn, eĉ aliaj regionaj brazilanoj ne konas la frukteton, tipe regiona frukteto!) , mi havis grandan memoraĵon pri Brazilo! Do eble mi pli multe konus brazilanojn k brazilaĵojn ol brazilanoj! ^0^

Brazilo estas vere granda kontineto, sed tamen feliĉe pro zorgoj de miaj brazilaj amikoj mi povis vojaĝi al Fortaleza, Natal, Recife, Brazilio,Goiania , Uberlandia, Belo Horizonte( ankaŭ Ouro Preto!) Vitoria, Rio de Janeiro, Barra Mans, Sao Jose dos Campos, Campinas, Curitiba, Porto Alegere, Arcos. Ĉiuj vere sambe varmege akceptis min kaj mi povis renkonti miajn amikojn, kiujn mi ankoraŭ ne bone konis en Orkut! Ili mem bone memoras min!


Do mi volas montri fotojn de Brazila Kongreso. Jen rigardu, en la Brazila Kongreso mi ofte kunportis tipe niponecan kimonon kaj en ferma kunsido mi propagandis la UK-n, IJK-n, Azian Kongreson kaj nacian Kongreson. Krome pri nova DVD-n La Patro, kiu originalo fakte estas Nipona!


En la foto vi povas vidi ankaŭ miaj karaj brazilajn amikojn, kun kiuj mi pasigis tempon! Dankon al ĉiuj! Se mi povus, mi denove volas vojaĝi al Brazilo! Via Tsukuru (Faro)

3 件のコメント:

ChuS さんのコメント...

Saluton, Takinulo-san

Mi estas chus-martorell el Hispanio.
Ĝoje mi trovis vian blogon.

Fartu bone ;)

Karesema さんのコメント...

Karega Tsukuru..kisetojn de via amikino Karesema

Karesema さんのコメント...

Mia kara amiko,
Gratulon por via bela blogo.